Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun perua prezidento Dina Ercilia Boluarte Zegarra, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito, en la Granda Popola Halo en Pekino vendrede posttagmeze.
Xi diris, ke en la lastaj jaroj, danke al la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Peruo en diversaj kampoj atingis fruktodonajn rezultojn, kaj ĉinaj entreprenoj ludis gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de la popola vivteno de Peruo per gravaj kunlaboraj projektoj. Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de siaj rilatoj kun Peruo kaj volas labori kun Peruo por plifortigi politikan reciprokan fidon, profundigi praktikan kunlaboron, antaŭenigi reciprokan lernadon de civilizacioj, plifortigi multflankan kunlaboron kaj senĉese puŝi la ĉina-peruan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.
Xi emfazis, ke persisto en reciproka respekto kaj egala traktado estas la konsekvenca maniero de Ĉinio por rilatoj kun aliaj landoj, kaj tio estas la fundamenta kialo de altnivela disvolviĝo de la ĉina-perua ampleksa strategia partnereco. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas kune labori por certigi, ke la haveno Chancay estu finkonstruita laŭplane kiel nova ter-mara kanalo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, farante la itineron inter "Chancay kaj Ŝanhajo" vere prospera vojo al komuna disvolviĝo de Ĉinio kaj Peruo. Li aldonis, ke Ĉinio volas doni pli da stipendioj al peruaj junaj studentoj por lerni en Ĉinio, plifortigi kunlaboron en eduko, kulturo, turismo, junularo, amaskomunikiloj kaj aliaj kampoj, kaj starigi pli solidan publikopinian fundamenton por la disvolviĝo de dulandaj rilatoj.
Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Peruo estas gravaj emerĝantaj merkatoj ĉe Pacifiko kaj gravaj membroj de la "Tutmonda Sudo". Ambaŭ flankoj devas plifortigi unuecon kaj kunlaboron, kune antaŭenigi kaj disvolvi la komunajn valorojn de la homaro, rekomendi egalan kaj ordan mondan multpolusecon kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon kaj akceli la komunan disvolviĝon de landoj de la "Tutmonda Sudo". Li akcentis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj kun Latin-Ameriko kaj volas labori kun Peruo kaj aliaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj por antaŭenigi ĉina-latinamerikan ĝeneralan kunlaboron kaj kune konstrui komunumon kun komuna estonteco.
Boluarte diris, ke Peruo vere admiras la grandajn atingojn de Ĉinio kaj esperas lerni de la sukcesa sperto de Ĉinio. Plue vastigante striktan praktikan kunlaboron inter la du landoj, Peruo povas pli bone atingi sian propran disvolviĝon, kaj ke ŝi bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj investi en Peruo, plifortigi kunlaboron en infrastrukturo, verda disvolviĝo, pura energio kaj aliaj kampoj. Ŝi aldonis, ke Peruo pretas liveri bonan komercan medion al ĉinaj entreprenoj.
Post la renkontiĝo, la du ŝtatestroj kune atestis la subskribon de la Komuna Agadplano de Ĉinio kaj Peruo de 2024 ĝis 2029, kaj ankaŭ pluraj duflankaj kunlaboraj dokumentoj en kampoj kiel ekonomia kaj komerca kunlaboro, cifereca ekonomio, teknologia novigo, inspektado kaj kvaranteno, kaj novaj mediatoj. Ambaŭ flankoj anoncis substancan finon de la intertraktadoj pri ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento.