Malofte vidata telefona dialogo inter ministroj pri nacia defendo de Usono kaj Rusio
Shanshan Publikigita: 2024-06-29 16:40:14

Post pli ol unu jaro kaj tri monatoj, la ministroj pri nacia defendo de Rusio kaj Usono faris malofte vidatan telefonan dialogon ĉi-semajne. Antaŭ la dialogo usona-farita misilo atakis Sebastopolon, kie situas en la ĉefsidejo de la rusa Nigra Mara Floto, kaŭzante morton kaj vundon de civitanoj. Rusio kredis ke Usono estas fakte implikita en la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio, kaj ĵuris rebati Usonon. Dum pli ol du jaroj, Usono daŭre aldonis brulaĵon al la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kaj la konfliktoj de la du flankoj iĝas pli profundaj tagon post tago. Kian efikon havos ĉi tiu dialogo?

La interkonsento de la rusa defenda ministro pri telefona dialogo kun Usono montras, ke ambaŭ partioj havas klaran komprenon pri la nuna situacio. Kvankam la pozicioj de Usono kaj Rusio estas serioze kontraŭstaraj, por eviti rektan konfrontiĝon ambaŭ flankoj konsentas konservi kontakton kaj lasi spacon por dialogo mildigi la situacion.

Kvankam la telefona dialogo inter la usona kaj rusa ministroj pri defendo helpis mildigi streĉitecon de la rilatoj kaj povas preventi la neregeblecon de la situacio, la du flankoj ankoraŭ havas grandegajn diferencojn pri ŝlosilaj aferoj, kiujn malfacilas transponti. Estas antaŭvideble, ke Usono daŭrigos "etendi" la rusan-ukrainan konflikton per armea helpo al Ukrainio por senĉese malfortigi la forton de Rusio. Tio estas fundamente kontraŭa al la interesoj de Rusio, kaj la manovra spaco ĉe ambaŭ flankoj estas tre limigita .

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree