De “historia respondo” al “epoka respondo” konstante Ĉinio prenas sur sin respondecon
Ĝoja Publikigita: 2024-06-29 16:13:49

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede ĉeestis al konferenco festanta 70-an datrevenon de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado kaj faris gravan paroladon, ĉiuflanke eksplikante spiritan enhavon kaj epokan valoron de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, montrante, ke la koncepto de konstruo de homa komunumo kun komuna estonteco estas la plej bona heredo, plivastigo kaj levo de la Kvin Principoj de Paca Kunekistado en novaj situacioj, kaj eligante la epokan fortan voĉon, ke "Tutmonda Sudo" kaj diverslandaj popoloj de la mondo komune kreu belan estontecon.

En la pasintaj 70 jaroj, kiel fundamentaj normoj de internaciaj rilatoj kaj bazaj principoj de internacia leĝo, la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado estis skribitaj en serion da gravaj internaciaj dokumentoj kaj diplomatiajn deklaraciojn de Ĉinio kun proksimume cent landoj. En sia parolado prezidanto Xi ĉiuflanke resumis "kvar grandajn historiajn kontribuojn" de la principoj, montrante, ke la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado starigis historian ekzemplon por internaciaj rilatoj kaj internacia regado, liveris ĝustan direktadon al starigo kaj disvolvo de rilatoj inter landoj kun malsamaj sociaj sistemoj, amasigis potencajn fortojn por ke evoluantaj landoj unuiĝu, kunlaboru kaj komune faru penojn por sin perfektigi, kaj kontribuis al reformo kaj perfektigo de internacia ordo per historia saĝo.

Ĉe historia decidiga turnopunkto, sur la bazo de plivastigo kaj disvolvo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado kaj laŭ komunaj kaj fundamentaj interesoj de diverslandaj popoloj de la mondo, Ĉinio proponis la grandan koncepton, nome, konstruon de homa komunumo kun komuna estonteco, donante novan respondon al "kian mondon oni konstruas kaj kiel konstruas tian mondon".

Do, kiel oni plivastigas la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado kaj kune konstruas la homan komunumon kun komuna estonteco en novaj statoj? Prezidanto Xi substrekis persistadon en la principo de suvereneca egaleco, solidigon de la bazon de reciproka respekto, realigon de la espero de paco kaj stabileco, amasigon de movfortoj por komuna prospero, konservon de la koncepto de justeco, kaj montron de la brusto malferma kaj inkluzivema. La "ses opinioj" ne nur enkorpigas esencon de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, sed ankaŭ altigas ilin.

Nun dum ĉina modernigado Ĉinio ĉiuflanke antaŭenigas konstruadon por fortigi la landon kaj prosperigi la nacion, ankaŭ bonvenigas diversajn landojn veturi per "la aŭto" de Ĉinio por realigi komunan disvolvon. Kiel prezidanto Xi montris, "Ĉu paco, ĉu milito, ĉu prospero, ĉu depresio, ĉu unuiĝo, ĉu alfrontiĝo, antaŭ la historiaj elektoj ni pli multe ol antaŭe bezonas plivastigon de spirita enhavo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado kaj senlacan penadon por la nobla celo de konstruo de homa komunumo kun komuna estonteco."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree