EU vaste dubas pri pliigo de tarifo al ĉina elektra veturilo
Ĝoja Publikigita: 2024-06-29 16:22:08

Lastatempe la Komitato de la Eŭropa Unio (EU) publikigis la unuan decidon pri kontraŭsubvencia enketo de la EU rilata al ĉinaj elektraj veturiloj kaj planis ekimposti elektrajn veturilojn importitajn el Ĉinio inter 17,4 kaj 38,1% en la 4-a de julio. Plus la nuna tarifo de 10%, tiam la imposto de la EU al ĉinaj elektraj veturiloj atingos 48,1%. Pri tio en la EU oni vaste dubas kaj oponas.

Clas Neumann, prezidanto de direkcio de Germana-Ĉina Komerca Ĉambro en la Orienta Ĉinio kaj Centra Ĉinio kaj altnivela vicprezidanto de SAP, diris: "Parolante pri la tarifoj intencataj de la EU al elektraj veturiloj, la germanaj industriaj fakoj kaj germanaj aŭtokompanioj esprimis klaran oponon kontraŭ la tarifoj. Kial? Ĉar ni kaj Germana Komerca Ĉambro same opinias, ke kompetenteco de la EU devas esti altigata per aliaj rimedoj."

Grzegorz W. Kolodko, pollanda eksĉefministro kaj financa ministro, diris: "Laŭ ekonomiko antaŭ ni ne estas tiel nomata 'troa produktkapablo', nur pli konkurencaj ĉinaj produktaĵoj. Kaj por ni la defio venas ne el 'troa produktkapablo' de ĉina aŭta industrio, sed el manko de konkurenca forto en alilandaj aŭtaj fakoj."

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de historia fakultato de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo, diris: "Kvalito de ĉinaj novenergiaj veturiloj estas fidinda kaj ilia prezaro estas bona, tial ili estas bonvenigataj de popolanoj en Eŭropo. Se per altigo de tarifo oni 'protektas' pliigon de produkta kvanto de propraj aŭtoj, por lokaj konsumantoj la kosto de veturiloj multiĝos, kio rekte damaĝos realajn interesojn de eŭropaj konsumantoj."

Bernard Dewit, prezidanto de Belga-Ĉina Komerca Ĉambro, diris: "Mi persone opinias, ke troaj protektismaj rimedoj ne utilos. Ni devas esti zormegaj. Ni vidis, ke en la pasintaj 40 jaroj sekve de plimalfermiĝo de landlimoj, ni plibonigis vivnivelon ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Eŭropo."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree