La malnova filmo, kiun li hazarde malkovris, aldonas koloron al la memoroj de ĉinoj
Mirinda Publikigita: 2024-06-29 08:27:58

Nia hodiaŭa ĉefrolo estas rusa direktoro por la historia dokumenta filmo de Tut-Unio-Radio kaj Televida Brodkasta Kompanio (VGTRK). Li estas la direktoro de la dokumenta filmo "Renaskiĝo: Ĉinio en la okuloj de sovetiaj fotografistoj", en kiu unuafoje aperis antaŭ la publiko la koloraj bildoj de la solena ceremonio de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko en la 1a de oktobro, 1949.

La historio inter Denisov kaj Ĉinio komenciĝis en la aŭtuno de 2014. Tiam li unuafoje vizitis Ĉinion. La vastaj kaj dinamikaj stratoj de Pekino memorigis lin pri sia hejmurbo Moskvo.

En tiu tempo Denisov preparis dokumentan filmon pri la historio de ĉina-rusaj rilatoj.

"La honora gvardio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ĉiutage hisas la nacian flagon sur la Tian’anmen-a Palacio, kio estas viva simbolo de la historia momento de la 1a de oktobro 1949. Iliaj solenaj kaj dignaj vizaĝoj malkovras konfidon kaj fieron. Tiu emocio plenigas la korojn de pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj pri la granda patrolando." diris la direktoro.

Poste li havis multajn oportunojn viziti Ĉinion, inkluzive de Harbino, Xi’an, Changchun, Ŝanhajo, Nankino, Guangzhou, Shenzhen, Fuzhou, Qufu... tamen la unua paĝo en esplorado de Ĉinio estis prenita de Denisovo el Pekino.

"Mi enamiĝis al Pekino dum la unua vido," diris Denisov. La unuaj kelkaj tagoj pasigitaj en Pekino restis en lia koro. "Tiu ekscitiga dolĉa momento, kiel unua amoro, kunprenita de la resta vivo."

En la memoro de la plej multaj ĉinoj, la bildoj de la ceremonio de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko estas nigraj kaj blankaj. Tio ne estis ĝis antaŭ preskaŭ kvin jaroj, ke estis malkovritaj la koloraj bildoj de la fundamenta ceremonio en la dokumenta filmo "Renaskiĝo: Ĉinio en la okuloj de sovetiaj fotografistoj". La direktoro de tiu filmo estas Denisov.

En la komenco de 2018, Denisov, kiu kolektis materialojn por nova filmo, malkovris proksime 200 kolorajn filmojn, kiuj ne estis publikigitaj dum pli ol 60 jaroj en la rusa arkivejo de naciaj filmoj kaj fotoj. La registra folio sur la filmo nur inkluzivas la nomon kaj filmlokon; la fera kesto por konservi filmon eĉ estis malfermita per iloj.

En 1949, sovetaj fotografoj venis al Ĉinio por fari filmon pri la venko de la Ĉina Popola Respubliko post milito. Tiu filmado estis tute farita per kolora filmo, kiu estis senprecedenta en la tempo.Bedaŭrinde, ili poste estis signigitaj ĝis tiam Denisov malkovris ilin.

En majo 2018, Tut-Unio-Radio kaj Televida Brodkasta Kompanio (VGTRK) kaj Ĉina Komunikila Grupo atingis konsenton por kune uzi tiujn bildojn. En la 30a de septembro 2019, "Renaskiĝo: Ĉinio en la okuloj de sovetiaj fotografistoj" direktita de reĝisoro Denisov, bazita sur tiuj koloraj filmoj, estis oficiale montrita al ĉinoj.

"Ni kaj niaj ĉinaj kolegoj kontinue esploros novajn rakontojn por servi al la prospero kaj disvolvo de nia granda lando kaj popolo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree