Biologo Gui Jianfang malkovris en sia infanaĝo, ke la laborado de fiŝkaptistoj estas malfacila, do li decidis plibonigi la fiŝkaptistan rikolton per scienco kaj teknologio. Post diplomiĝo de universitato, li dediĉis sin al esplorado pri fiŝgenetiko kaj bredado, serĉante manierojn pliigi la rendimenton de akvaj produktoj kiel ekzemple karaso. En 1983, la produktado de karaso en Ĉinio estis 48 000 tunoj, kiu altiĝis al 2,784 milionoj da tunoj en 2021. Krom scienca esplorado, Gui Jianfang ankaŭ aktive okupiĝas pri scienca edukado kaj ĝis nun trejnis pli ol 5 000 bredistojn de akvokulturo.