ĈKG lanĉas ekspozicion de perfektaj programoj en Taĝikio
Qiujieming Publikigita: 2024-07-01 16:38:51

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), taĝika novaĵ-agentejo Khovar kaj taĝika televida kanalo Sinamo lanĉis ekspoziciadon de pli ol 10 programoj perfekte produktitaj de ĈKG en Duŝanbo, ĉefurbo de Taĝikio dimanĉe.

Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong diris en la videa parolado en la evento, ke la ekspozicio estas alia forta praktiko profundigi la rezultojn de renkontiĝoj inter gvidantoj de Ĉinio kaj Taĝikio kaj plifortigi la emocian ligon inter la du landoj.

La programoj konsistantaj el dokumentaj filmoj kiel "Vojo al Prospero" kaj "La Voko de la Silka Vojo" montras la vastan kaj diversregionan kulturon de Ĉinio. La programoj plue montras popolajn kutimojn, ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj ŝanĝojn en diversaj regionoj de Ĉinio, vidigante al la taĝikoj la viglecon de Ĉinio en la nova epoko, kaj transdonas la ideon pri reciproka lernado inter du civilizacioj kaj reciproke utila kunlaboro kaj disvolviĝo inter ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree