Vojaĝi en la ĉeftero estos pli facile por rezidantaj ne-ĉinoj de Honkongo kaj Makao
CMG Publikigita: 2024-07-01 20:57:35

La 1an de julio ĉinaj enmigraj aŭtoritatoj anoncis novan rimedon, laŭ kiu vojaĝi en la ĉeftero estos pli facile por rezidantaj ne-ĉinoj de Honkongo kaj Makao.

Ekde la 10a de julio rezidantaj ne-ĉinoj de la du specialaj administraciaj regionoj havos rajton por peti specialan vojaĝan permeson eniri la ĉefteron, laŭ la Nacia Enmigran Administracio.

Laŭ la bazaj leĝoj de la du regionoj, rezidantaj loĝantoj de Honkongo kaj Makao inkludas kaj ĉinojn kaj ne-ĉinojn.

La administracio diris, ke la rimedo celas perfektigi enmigrajn administrajn servojn, subteni la disvolviĝon de la Grandgolfa Areo el Guangdong, Honkongo kaj Makao, kaj integri Honkongon kaj Makaon en la ĝeneralan evoluadon de la patrujo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree