La 1an de julio He Lifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilanto, prezidis en Pekino laboran kunsidon pri fremdaj investoj. Li emfazis, ke ni devas profunde lerni kaj efektivigi la gravajn instrukciojn de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj la aranĝojn faritajn en la kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj en la regula kunveno de la Ŝtata Konsilanto, precize kompreni la novan situacion al kiu nun frontas la laboro enkonduki fremdajn investojn, pliapaŝe fortigi memfidon kaj decidemon kaj pli bone fari laboron altiri kaj utiligi fremdajn investojn.