Xi Jinping sendas mesaĝon al usona junula delegacio de interŝanĝo
CMG Publikigita: 2024-07-02 16:53:01

La 2an de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la usona junula delegacio de interŝanĝo “Komuna Vojaĝo de Amikeco”.

Xi diris en la mesaĝo, ke por la ĉina-usona rilateco la espero kuŝas en la popoloj de la du landoj, la fundamento baziĝas sur la du popoloj, la futuro dependas de la junuloj, kaj la vivoforto venas de interŝanĝoj de lokaj niveloj.

“Mi esperas ke per tiu vizito vi perceptos, spertos kaj pli bone komprenos Ĉinion, komunikiĝos kaj interagos kun ĉinaj junuloj por ke ili estu bonaj partneroj kaj amikoj inter si, helpos konstrui pli da pontoj de interkompreniĝo inter la du popoloj, kaj kontribuos al antaŭenigo de amikeco inter la du popoloj,” Xi diris en sia mesaĝo.

La usona junula delegacio de interŝanĝo “Komuna Vojaĝo de Amikeco” konsistas el ĉ. 190 instruistoj kaj studentoj el 14 lernejoj en 7 ŝtatoj de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree