Xi: Ĉinio kaj Kazaĥio starigis unikan konstantan ampleksan strategian partnerecon
Qiujieming Publikigita: 2024-07-02 20:29:54

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio starigis unikan konstantan ampleksan strategian partnerecon.

Xi faris la rimarkojn en skriba deklaro post sia alveno al Astano por pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj ŝtata vizito al Kazaĥio.

La ĉina prezidanto diris, ke li ĝojas viziti la belan landon Kazaĥion invitite de kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kaj ĉeesti la pintkonferencon de ŜKO, aldonante, ke li, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, transdonas sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Tokajev kaj la amika kazaĥa popolo.

Xi rememoris, ke antaŭ 11 jaroj, li unue prezentis la iniciaton kune konstrui la Ekonomian Zonon de la Silka Vojo en Kazaĥio, aldonante, ke hodiaŭ la kunlaboro de Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj Kazaĥio donis fruktodonajn rezultojn.

Xi aldonis, ke la dudirekta ekonomia kaj komerca kunlaboro atingis novajn kulminojn, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj prezentis multajn elstaraĵojn, kaj la internacia kunlaboro de la du flankoj estis proksima kaj efika, kio ne nur plibonigis la bonfarton de la du flankaj popoloj, sed ankaŭ injektis pli da stabileco kaj pozitiva energio en la internacian kaj regionan situacion.

Li diris, ke dum la vizito, li interparolos kun prezidento Tokayev kaj havos profundan interŝanĝon de opinioj pri rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio, ĉiuflanka kunlaboro kaj aliaj internaciaj kaj regionaj problemoj de komuna zorgo, por fari novajn planojn kaj aranĝojn por la disvolvo de konstanta ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Kazaĥio.

Xi diris ankaŭ, ke li antaŭĝojas ĉeesti la pintkunvenon de ŜKO, kaj diskuti kun ĉiuj partioj pri la estonteco de la organizo kaj manieroj por antaŭenigi kunlaboron, por atingi novan kaj pli grandan progreson por ĉi tiu grava plurflanka mekanismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree