"Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping", multlingva televidprogramo produktita de Ĉina Komunikila Grupo, elsendiĝis marde en Kazaĥio post la alveno de ĉina prezidanto Xi Jinping al Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, por la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj lia ŝtata vizito.
Unu el la plej influaj ĵurnaloj de Kazaĥio, Kazakhstanskaya Pravda, prezentis anoncon en la unua paĝo pri ĝia elsendiĝo.
La artikolo emfazis, ke la programo montras la multjaran kulturan malfermitecon kaj inkluzivecon de Ĉinio. Ĝi klarigas la konsekvencan pledon de Ĉinio por respekto de la diverseco de mondaj civilizacioj kaj sian sindevontigon antaŭenigi harmonian kunekzistadon inter malsamaj kulturoj. La programo liveras al la publiko el partneraj landoj de Zono kaj Vojo kiel Kazaĥio komprenon pri la koncepto de Xi por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.