Ĉina ĉefministro Li Qiang telefonis al Dick Schoff la 2an de julio por gratuli lin pro enoficiĝo de ĉefministro de Nederlando.
Li diris, ke Ĉinio kaj Nederlando estas reciproke gravaj partneroj kaj ambaŭ subtenas ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando atingis rapidan disvolviĝon, kaj kunlaboroj en diversaj kampoj estis fruktodonaj, kio efike profitis la du popolojn. La ĉina registaro donas grandan gravecon al ĉina-nederlandaj rilatoj.
Li aldonis, ke li pretas kunlabori kun Schoff por profundigi interŝanĝojn, pligrandigi kunlaboron kaj antaŭenigi novan disvolviĝon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando.
Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi gratulis sian paralelulon Caspar Veldkamp pro lia enoficiĝo de nederlanda ministro pri eksterlandaj aferoj en la sama tago.