Okaze de la partopreno de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la 24a kunveno de la konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj de la ŝtata vizito al Kazaĥio, la 2an de julio, en Astano, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) aranĝis aktivecojn de kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, sub la titolo “Nova Ĉapitro kun Komunaj Montoj kaj Riveroj”. La kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev sendis gratulan mesaĝon al la aranĝantoj kaj esprimis al la gastoj bondezirojn kaj sukcesojn. Preskaŭ cent famaj personoj el kazaĥaj rondoj politika, ekonomika, komunikila kaj akademia ĉeestis la malfermon de la aktivecoj, kaj tiam ekelsendis la dokumenta filmo “Komuna Revo”, kune produktita de Ĉinio kaj Kazaĥio.
En sia mesaĝo Tokayev rimarkigis, ke tiuj ĉi aktivecoj ekestas okaze de la vizito de ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping al Kazaĥio kaj ankaŭ kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj sekve ili estas signifaj, kaj ke Ĉinio kaj Kazaĥio jam iris sur novan ŝtupon de la dulandaj rilatoj, ilia ampleksa partnereco estas firmigata, kaj en tio la interpopola interkomunikado kaj kultura interŝanĝo ludas gravan rolon.
En sia salutparolo Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, diris, ke okaze de la partopreno de prezidanto Xi Jinping en la pintkunveno de ŜKO kaj de la ŝtata vizito al Kazaĥio, ni okazigis la aktivecojn de kultura interŝanĝo en Astano; por la aktivecoj prezidento Tokayev sendis gratulan mesaĝon, kaj tio sentigas al ni kuriozan amikecon tra generacioj de la dulandaj popoloj.
Aida Balaeva, kazaĥa ministro pri kulturo kaj informado, voĉlegis la gratulan leteron de Tokayev kaj faris paroladon. Ŝi diris, ke la ĉina kaj kazaĥa popoloj havas komunikan historion de kelkmilo da jaroj, kaj la antikva silka vojo ligas ilin ambaŭ kune.