Xi kaj Tokayev kune renkontiĝis kun raportistoj
Qiujieming Publikigita: 2024-07-03 20:51:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev merkrede kune renkontiĝis kun raportistoj. Xi diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas kunuloj sur la vojo al modernigo.

Rimarkinte, ke liaj interparoloj kun Tokayev estas amikecaj kaj fruktodonaj, Xi diris, ke li kaj Tokayev subskribis komunan deklaron de la du landoj.

Xi diris, ke li kaj Tokayev konsentas, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas en ŝlosila stadio de disvolvado kaj revigliĝo.

Xi diris, ke la du flankoj ankaŭ kune akcelos novajn kreskpunktojn por kunlaboro en ŝlosilaj mineraloj, nova energio, scienca kaj teknologia novigo, aerospaco, cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj.

Xi diris, ke la ĉina flanko okazigos ĉinan turisman jaron en Kazaĥio en 2025.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio konsentis kune efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizan Iniciaton, tri ĉefajn iniciatojn proponitajn de Ĉinio.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas, ke Kazaĥio aliĝu al kunlabora mekanismo de BRICS, ludu la rolon de “meza potenco” sur la internacia scenejo, kaj faru sian konvenan kontribuon al tutmonda regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree