En Astano okazas rondtabla kunveno de ŜKO-landaj amaskomunikiloj
CMG Publikigita: 2024-07-03 20:52:24

Okaze de la 24a kunveno de la konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), la 3an de julio en Astano okazis rondtabla kunveno de amaskomunikiloj el Ĉinio kaj aliaj ŜKO-landoj, organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Registaraj oficistoj de la membrolandoj de ŜKO kaj respondeculoj de ĉefaj amaskomunikiloj profunde interŝanĝis opiniojn pri la temo “Koncentri Amaskomunikilajn Fortojn kaj Disvolvi ‘Spiriton de Ŝanhajo’”, laŭdante la atingojn akiritajn de Ĉinio kaj aliaj ŜKO-landoj en la kunlaboro de amaskomunikiloj, atendante plian kunlaboron en la estonteco, kaj kune strukturante pli striktan komunumon kun komuna estonteco de ŜKO.

En sia salutparolo Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, diris, ke ŜKO estas granda familio egala, aperta kaj inkluziva kaj granda platformo riĉa je rimedoj kaj dividebla por la tuta mondo. Li emfazis, ke en la procezo de civilizacia kaj kultura interŝanĝo inter malsamaj landoj la komunikilo estas komunikanto, gvidanto kaj registranto.

En sia salutparolo Kanat Iskakov, kazaĥa vicministro pri kulturo kaj informado, diris, ke Kazaĥio, kiel deĵoranta prezidanto de ŜKO dum 2023-2024, aktive antaŭenigis la kulturan interŝanĝon kaj kunlaboron inter la membrolandoj de ŜKO kaj metis solidan fundamenton por la azieŭropa regiono harmonia kaj stabila. Li sugestis, ke kunlaboro inter amaskomunikiloj ludas gravan rolon por progresigi la socion kaj komuniki sentojn inter popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree