Malnova ligna velŝipo de Ĉinio veninta el infaneco
Mirinda Publikigita: 2024-07-03 00:16:34

Hodiaŭa ĉefrolo venas el Kanado, li nomiĝas Montgomery Scott Gisborne, ĉine Shan Long. Li estas inĝeniero kaj specialisto pri sunenergia dinamiko. Lia rakonto rilatas al ĉina ligna velŝipo nomata Hailong.

Hailong signifas drako el la maro en la ĉina lingvo. La ĉina nomo de Montgomery estas Shan Long, kiun donis liaj ĉinaj amikoj al li en 2009. La vorto “drako” rilatas lin kun la ligna velŝipo de Ĉinio.

La velŝipo Hailong ŝajne venis el infaneco de Montgomery. En lia 6a jariĝo, li legis libron pri ĉina konata navigisto Zheng He kaj li estis multe skuita de la spertoj de Zheng en 7 navigaj vojaĝoj eksterlande. Lin multe impresis teo, agrikulturo, komerco kaj paco alportitaj de Zheng He. Ekde tiam lia revo estis posedi veran ĉinan velŝipon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree