ĈKG lanĉis la ekspozicion "Dialogo Inter Civilizoj" en ĉefstabejo de UN
CMG Publikigita: 2024-07-03 15:18:11

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lanĉis la ekspozicion "Dialogo Inter Civilizoj" lunde en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Novjorko, kaj reprezentantoj de pluraj landoj kaj internaciaj oficistoj ĉeestis la malferman ceremonion.

Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong faris skriban paroladon en la evento, emfazante la unuaniman decidon de la 78a Asembleo de UN starigi la 10an de junio kiel la Internacian Tagon de Dialogo Inter Civilizoj. Li diris, ke la rezolucio plene reflektas la vastan resonon de la internacia komunumo pri la Tutmonda Civiliza Iniciato de ĉina prezidanto Xi Jinping.

La konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe UN, Fu Cong, diris en la evento, ke la nuna mondo alfrontas riskojn kaj defiojn por atingi pacon kaj disvolviĝon. Li emfazis la neceson, ke nacioj nun pli aktive okupiĝu pri dialogoj inter civilizoj ol iam.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree