92,7% respondintoj konsideras “Ŝanhajan Spiriton” kiel modelo de novaj internaciaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2024-07-03 11:09:09

Laŭ tutmonda interreta opinisondo farita de CGTN pri la 24an kunvenon de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), 82,8 procentoj de la respondintoj atendas, ke la ŜKO elparolos por la Tutmondaj Sudlandoj kaj antaŭenigos la starigon de pli justa kaj racia internacia ordo.

En la opinisondo, 89,6 procentoj de la respondintoj opinias, ke la regiona kaj internacia influo de la ŜKO kreskas; 83,7 procentoj de la respondintoj asertas, ke la ŜKO ludis grandan rolon en konservado de regiona sekureco kaj stabileco.

Laŭ la rezulto, 91,2 procentoj de la respondintoj opinias, ke diferencoj kaj disputoj inter landoj devas esti pace solvataj per dialogo kaj konsultado, prefere ol unuflankaj sankcioj kaj "longbraka jurisdikcio"; 94,8 procentoj de respondintoj opinias, ke la pensmaniero de la Malvarma Milito nur subfosos la kadron por tutmonda paco, hegemonismo kaj potencpolitiko nur endanĝerigos la mondan pacon, kaj bloka konfrontiĝo nur pliigos sekurecajn defiojn.

En la opinisondo, 92,7 procentoj de la respondintoj alte konsentas kun la koncepto de la “Ŝanhaja Spirito” kaj konsideras ĝin kiel modelon por antaŭenigi la konstruadon de nova speco de internaciaj rilatoj. Krome, 83,9 procentoj de respondintoj asertis la influon de Ĉinio en la ŜKO, laŭdante Ĉinion pro ĝia aktiva antaŭenigo de la starigo de la mekanismo de la organizo kaj liverado de pluraj internaciaj publikaj bonoj, inkluzive de la iniciato Zono kaj Vojo.

La opinisondo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun 13,527 retanoj voĉdonante kaj esprimante siajn opiniojn ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree