Xi: Ĉinio kaj Azerbajĝano puŝis duflankajn rilatojn al strategia partnereco
Qiujieming Publikigita: 2024-07-03 20:48:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev antaŭ la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Dum ilia renkontiĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Azerbajĝano puŝis duflankajn rilatojn al strategia partnereco, kio estas nova pozicio kaj nova deirpunkto.

Xi emfazis, ke Ĉinio firme subtenas Azerbajĝanon por protekti naciajn suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon, kaj por sekvi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj.

Li diris, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Azerbajĝano por rekomendi egalan kaj ordan mondan multpolusecon, kaj universale utila kaj inkluziva ekonomia tutmondiĝo, kaj antaŭenigi mondajn pacon, stabilecon kaj disvolviĝon.

Aliyev diris, ke Azerbajĝano kaj Ĉinio estas bonaj partneroj.

Li diris, ke la du landoj konservis proksimajn interŝanĝojn ĉe diversaj departementoj kaj niveloj, havis kreskantan duflankan komercan volumon, kaj firme subtenis unu la alian por protekti sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon en internaciaj organizoj.

Li diris, ke Azerbajĝano firme observas la principon de unu Ĉinio kaj firme subtenas la grandan aferon de Ĉinio pri nacia reunuiĝo, kiu estas la tendenco de la historio kaj neniu forto povas haltigi ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree