Xi urĝas Ĉinion kaj Rusion daŭre plifortigi sinergion de disvolvaj strategioj
Qiujieming Publikigita: 2024-07-04 14:31:45

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede urĝis Ĉinion kaj Rusion daŭre plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj kaj internacia strategia kunordigo.

Xi faris la rimarkojn intervidiĝante kun rusa prezidento Vladimir Putin antaŭ la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Astano.

Li rimarkigis, ke prezidento Putin faris sukcesan ŝtatan viziton al Ĉinio maje, dirante, ke la du flankoj kunlaboras por fari planojn kaj aranĝojn por la estonta disvolvo de dulandaj rilatoj en la grava historia krucvojo de la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

Xi urĝis Ĉinion kaj Rusion senĉese konservi la unikan valoron en la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj esplori la internan movan forton de duflanka kunlaboro, dirante, ke la du landoj ankaŭ devas fari novajn klopodojn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj protekti la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn.

Li diris, ke Ĉinio subtenas Rusion plenumi siajn respondecojn kiel BRICS-prezidanto, unuigante la “Tutmondan Sudon”, malhelpante “novan Malvarman Militon” kaj kontraŭbatalante kontraŭleĝajn unuflankajn sankciojn kaj hegemonismon.

Rimarkinte, ke la astana pintkunveno de ŜKO okazos ĵaŭde, Xi diris, ke la ĉina flanko antaŭĝojas labori kun Rusio kaj aliaj membroŝtatoj por antaŭenigi la stabilan kaj longperspektivan disvolviĝon de la ŜKO kaj konstrui pli proksiman komunumon kun komuna estonteco de la ŜKO.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas daŭre plifortigi ampleksan strategian kunordigon, kontraŭbatali eksteran enmiksiĝon kaj kune protekti regionajn trankvilon kaj stabilecon.

Putin dankis Xi pro varme akcepti lin dum sia ŝtata vizito al Ĉinio en majo, memorante, ke ili festis la 75an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio kaj faris planojn por la estonta disvolvo de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio.

Putin diris, ke nuntempe, la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas ĉe la plej alta nivelo en la historio, aldonante, ke la du flankoj respektas unu la alian, kaj traktas unu la alian kun egaleco kaj reciproka profito.

Li diris ankaŭ, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio prezentas nealiĝon kaj ne celas iun trian partion, kio konformas al la bono de la du popoloj.

Li diris, ke Rusio subtenas Ĉinion por protekto de siaj kernaj interesoj kaj legitimaj rajtoj kaj interesoj, kaj kontraŭas eksteran enmiksiĝon en la internajn aferojn de Ĉinio kaj la problemon de la Suda Ĉina Maro.

Rimarkinte, ke Ĉinio baldaŭ transprenos la deĵorantan prezidanton de la ŜKO, li diris, ke Rusio plene subtenos la laboron de Ĉinio kaj kunlaboros kun aliaj membroŝtatoj por senĉese plifortigi la internacian influon de la organizo, protekti regionajn pacon kaj sekurecon kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la internacia sistemo en pli justa direkto.

Li aldonis, ke kiel deĵoranta prezidanto de BRICS ĉi-jare, Rusio atendas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri kunlaboro de BRICS.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komunaj zorgoj.

Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam staras sur la ĝusta flanko de la historio, aliĝas al antaŭenigo de pacaj intertraktadoj, kaj volas daŭre fari pozitivajn klopodojn por la politika solvo de la ukrainia krizo kaj aliaj tiklaj regionaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree