ŜKO oficiale akceptis Belorusion kiel sian membron
CMG Publikigita: 2024-07-04 20:17:30

La 4an de julio, en la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) , kiu okazas en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, ŜKO oficiale akceptis Belorusion kiel sian membron.

Kiam la kunveno komenciĝis, la kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev faris paroladon. Li diris, ke ŜKO jam fariĝis “unu el la plej aŭtoritataj internaciaj organizaĵoj”, kaj pro aparteco kaj grandega potencialo de ŜKO la interesiĝo de aliaj landoj pri la organizaĵo estas “firme kreskanta”.

Tokayev diris, ke Belorusio “plenumis ĉiun necesan proceduron por aniĝi al la organizaĵo en mallonga tempo”, kaj prezentis paperojn por ke la reprezentantoj de la ŜKO-membrolandoj akceptu Belorusion kiel membron de ŜKO.

La reprezentantoj signaturis koncernajn dokumentojn. Belorusio iĝis la deka membro de ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree