Preskaŭ 90% subtenas plifortigon de kunlaboro en konstruado de AI-kapablo
Qiujieming Publikigita: 2024-07-04 17:12:51

Laŭ tutmonda interreta opinisondo farita de CGTN, 89,72 procentoj de respondintoj aprezas la sintenon de Ĉinio, ke la disvolviĝo de artefarita inteligenteco (AI) devas sekvi "la principon de tio, kio koncentriĝu al homoj”, t.e. utiligi inteligentecon por la homoj kaj profitigi ilin.

En la opinisondo, 80,33 procentoj de la respondintoj maltrankviliĝas, ke la plej multaj landoj, precipe evoluantaj landaj, ankoraŭ ne vere aliris kaj uzis AI, nek profiti de ĝi, kaj la tutmonda cifereca abismo daŭre pligrandiĝas. 87.41 procentoj de la respondintoj atendas plifortigi internacian kunlaboron pri konstruado de AI-kapablo, disvolvante kaj utiligante AI-teknologion egale, kaj kunhavigi la sciojn kaj atingojn de AI. 90,09 procentoj el ili diras, ke evoluintaj landoj kun teknologiaj avantaĝoj devus doni pli da teknika kaj financa subteno al evoluantaj landoj.

Ĉi tiu opinisondo, publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa, ricevis respondojn de 9481 homoj ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree