Xi avertas membrojn de ŜKO pri reala minaco de menso de malvarma milito
Qiujieming Publikigita: 2024-07-04 19:51:46

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis al la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) certigi sekurecon antaŭ reala minaco de menso de malvarma milito.

Xi faris la rimarkojn ĉeestante la 24an kunvenon de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Li instigis la membroŝtatojn aliĝi al la vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureco, trakti kompleksajn kaj interplektitajn sekurecdefiojn per dialogo kaj kunordigo, kaj respondi al la profunde ŝanĝiĝanta internacia situacio per kungajna kunlaboro, por konstrui mondon de daŭra paco kaj universala sekureco.

Rimarkinte, ke la ŜKO havas sian 10an membroŝtaton de post sia fondiĝo antaŭ 23 jaroj, Xi diris, ke la fundamento por kunlaboro de ŜKO fariĝis pli solida, ĉar la “granda familio” de ŜKO havas kreskantajn membrojn, kiuj kovras tri kontinentojn tra la mondo.

Xi montris, ke la ŜKO staras sur la ĝusta flanko de historio kaj justeco, kaj havas grandan signifon por la mondo.

Li ankaŭ alvokis al membroj de ŜKO protekti la rajton je disvolviĝo antaŭ realaj riskoj de “malgranda korto kaj altaj bariloj”.

Li diris, ke membroj de ŜKO devas plifirmigi unuecon kaj kune kontraŭi eksteran enmiksiĝon antaŭ la realaj defioj de enmiksiĝo kaj divido.

Xi diris, ke la membroj de ŜKO devas firme subteni unu la alian, prizorgi sin reciproke, trakti internajn diferencojn kun spirito de harmonio kaj solvi kunlaborajn malfacilaĵojn serĉante komunajn bazojn konservante diferencojn, kaj firme ekteni la sorton de la landoj kaj la pacon kaj disvolviĝon de la regiono en siaj propraj manoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree