Xi urĝas Ĉinion kaj Kirgizion antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo
Qiujieming Publikigita: 2024-07-04 14:33:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio kaj Kirgizio devas esplori novajn pensmanierojn por antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo por ke ĝi daŭre profundiĝu kaj estu pli efika.

Xi diris, ke la du flankoj devas vastigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaboron, plifortigi konekteblecon kaj vastigi kunlaboron pri novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj.

Xi faris la rimarkojn en siaj interparoloj kun kirgiza prezidento Sadyr Japarov antaŭ la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Xi notis, ke Ĉinio volas profundigi la sinergion de disvolvaj strategioj kun Kirgizio, pligrandigi la kundividon de sperto en regado, antaŭenigi ĉiuflankan reciproke utilan kunlaboron kaj antaŭenigi la konstruadon de ĉina-kirgizia komunumo kun komuna estonteco.

Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Kirgizio, daŭrigi plifortigi la mekanismon de Ĉinio kaj Centra Azio kaj certigi, ke la ŜKO disvolviĝu en la ĝusta direkto, kiu servas al la komunaj interesoj de ĉiuj partioj.

Japarov diris, ke li ankoraŭ vigle memoras sian viziton al Ĉinio en majo de la pasinta jaro, kiu malfermis novan epokon en duflankaj rilatoj. Nuntempe la politikaj rilatoj inter Kirgizio kaj Ĉinio altnivele disvolviĝas, diversaj departementoj de la du landoj tenas proksiman komunikadon, subnaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj prosperas, kaj dulandaj komerco kaj investo senĉese kreskas.

Japarov diris, ke Kirgizio firme aliĝas al la principo de unu Ĉinio, aldonante, ke Kirgizio bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj investi en la lando, kaj liveros bonan komercan medion por ĉinaj entreprenoj. Oni esperas, ke la du flankoj kunlaboros por antaŭenigi la konstruadon de la fervoja projekto de Ĉinio-Kirgizio-Uzbekio kaj plifortigi plurflankan komunikadon kaj kunlaboron en la ŜKO kaj aliaj platformoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree