Ĉina-kazaĥa eterna partnereco radias novan vivecon
CMG Publikigita: 2024-07-04 19:13:13

En la ĉina diplomatio Kazaĥio estas “eterna ampleksa strategia partnero” de Ĉinio. Tiu unika determino starigis ekzemplon por najbaraj landoj, kiuj estas solidaraj, kaj kiuj rilatas unu al la alia surbaze de komunaj interesoj kaj gajnoj. La du partioj, kies amikeco de la silka vojo miljare longa kaj kies diplomatia rilateco 32 jarojn travivinta, formis la komunan deziron, t.e. strukturi sian sortkomunumon solidaran kaj alte konfida por ĉiuj generacioj.

Kiel pli sublimi tiun eternan ampleksan strategian partnerecon? La ŝtata vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping al Kazaĥio dum la 2a ĝis la 4a de julio donis la respondon. Dum la vizito la dulandaj ŝtatestroj tenis fruktoriĉajn kunvenojn kaj kune subskribis komunan deklaracion. Kaj krome, la du partioj signaturis kelkdek duflanke kunlaborajn dokumentojn.

Por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Kazaĥio la politike reciproka konfido estas bazo; por la ekonomia kaj komerca kunlaboro la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio estas motoro; kaj sur multe da kunlaboroj iliaj koroj des pli proksimiĝas unu al la alia.

Estas kazaĥa proverbo, kiu diras, “Amikeco estas riĉaĵo neniam elĉerpita.” La rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio jam enpaŝis en “orajn tri jardekojn”. Kiel iri antaŭen en la estonteco? La celo jam fiksita, kaj la vojo jam determinita. Ĉinio kaj Kazaĥio, “eternaj ampleksaj strategiaj partneroj”, manenmane marŝos antaŭen, kaj faros pli da kontribuoj por la monda paco kaj stabileco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree