Xi gratulas Antonio Costan pro ties prezidantiĝo de Eŭropa Konsilio
Qiujieming Publikigita: 2024-07-04 19:13:44

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al Antonio Costa, gratulante lin pro ties prezidantiĝo de la Eŭropa Konsilio.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke Ĉinio ĉiam rigardas Eŭropon kiel gravan poluson en la multpolusa strukturo, donas grandan gravecon al la esenca rolo de Eŭropa Unio (EU) en tutmondaj aferoj, kaj engaĝiĝis por disvolvi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj EU.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kaj pretas kunlabori kun Costa por certigi, ke Ĉinio kaj EU restu firmaj kiel partneroj, profundigi strategian komunikadon, plibonigi reciprokan komprenon kaj politikan konfidon, konstrui larĝan konsenton, vastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, por atingi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj fari novajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Ankaŭ ĵaŭde ĉina ĉefministro Li Qiang gratulis Costa.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree