Xi atendas konduki tutan kunlaboron de Ĉinio kaj Taĝikio al pli alta nivelo
Qiujieming Publikigita: 2024-07-05 14:56:07

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde promesis konduki la ĉina-taĝikian tutan kunlaboron al pli alta nivelo.

Alveninte la taĝikan ĉefurbon, en skriba deklaro Xi diris, ke li atendas interparoli kun prezidento Emomali Rahmon dum la vizito.

Li diris ankaŭ, ke li kaj Rahmon estas atenditaj fari novajn planojn kaj aranĝojn por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio laŭ la novaj cirkonstancoj kaj havi profundan interŝanĝon de opinioj pri la nuna internacia kaj regiona situacio.

Xi aldonis, ke kun la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, ĉi tiu vizito estos plena sukceso.

Xi diris, ke Ĉinio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Taĝikio, kaj ke ilia kunlaboro de Zono kaj Vojo donis fruktodonajn rezultojn, kaj la dudirekta komerco konstante atingis novajn altojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree