Xi: Rolo de UN kiel kerna platformo por praktikado de multflankismo devas esti plifortigata
Qiujieming Publikigita: 2024-07-05 15:30:23

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke la rolo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kiel kerna platformo por praktiki multflankismon kaj antaŭenigi tutmondan regadon, nur povas esti plifortigata, ne male.

Xi faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres okaze de la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO)

Li diris, ke kiom ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, Ĉinio ĉiam sekvas la realan multflankismon kaj subtenas al la UN ludi centran rolon en internaciaj aferoj.

Xi diris, ke ĉiuj landoj en la mondo apartenas al komunumo kun komuna estonteco.

Guterres dankis Ĉinion, kiu subtenas la aferojn de la UN, praktikas multflankismon kaj ludas ŝlosilan kaj konstruivan rolon por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Li diris, ke la estonteco de la homaro grandgrade dependas de Ĉinio, aldonante, ke la UN atendas plu plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree