Akcepti Belorusion kiel membron de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), unuafoje okazigi kunvenon en la formo de “ŜKO+”, meti iniciaton kune antaŭenigi justecon, harmonion kaj evoluigon de la mondo… En la 4a de julio la 24a kunveno de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj ŜKO + Astana Pintkunveno okazis sinsekve, kaj serio da fruktoj kaj interkonsentoj altiris atenton de la mondo. Fronte al la mondo komplika kaj ŝanĝema, ŜKO elmontras sian fortan vivecon kaj indikas al la ekstero, ke ĝi havas kapablon konservi la sekurecon kaj disvolvadon de la mondo.
Tiun tagon la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la du gravajn kunvenojn. Li akcentis, ke ni devas plu alte teni la standardon de “spirito de Ŝanhajo”, insisti pri la disvolva direkto de ŜKO, kaj konstrui komunan hejmlandon kie regas solidareco, reciproka konfido, paco, trankvilo, prospero, evoluigo, amikeco, bona najbareco, justeco kaj senpartieco.
Post 23-jara evoluo nun ŜKO havas 10 oficialajn membrojn, 2 observantojn kaj 14 dialogajn kompanojn, kaj la “familio de ŜKO” kovras tri kontinentojn, t.e. Azio, Afriko kaj Eŭropo. Kial ĝia “cirklo de amikoj” ĉiam pli grandiĝas? La ĉefaĵo kuŝas en tio, ke ĝi insistas pri reciproka konfido, kungajno, egaleco, interkonsiliĝo, respekto pri kultura diverseco, serĉado de komuna evoluigo, kaj iri novan vojon, sur kiu troviĝas kompaneco, sed ne alianciĝo; dialogo, sed ne rivalado.
Kiel respondi al la nuna variema situacio? Kiel krei novan situacion? Kaj kiel konstrui pli belan hejmlandon de ŜKO? Prezidanto Xi Jinping prezentis kvin proponojn, kiuj liveras al ŜKO “ĉinan projekton”.
Post tiu astana pintkunveno Ĉinio estas deĵoranta prezidanto de ŜKO. Ĉinio volas kune kun ĉiuj membrokompanoj disvolvi la “spiriton de Ŝanhajo” kaj strukturi pli striktan sortkomunumon de ŜKO. Ĝuste kiel prezidanto Xi Jinping diris, ke ŜKO staras flanke de la historio kiu estas ĝusta, justa kaj senpartia, kaj tio estas ekstreme grava.