Xi Jinping ĉeestis al ŜKO+ Astana Pintkunveno kaj faris gravan paroladon
CMG Publikigita: 2024-07-05 16:52:42

Posttagmeze de la 4a de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis al ŜKO+Astana Pintkunveno kaj faris gravan paroladon kun la titolo “Kune konstrui belan hejmlandon de ŜKO”.

Xi rimarkigis, ke tio estas unuafoje, ke okazas pintkunveno en la formo de “ŜKO+”, tiam ni, bonaj amikoj kaj novaj kompanoj, kolektiĝas kaj kune diskutas pri gravaj aferoj, kaj tio montras, ke la konceptoj de la organizo estas ĝenerale popularaj, kaj amikoj de la ŜKO-membroj troviĝas tra la mondo.

En la kunveno Xi prezentis kvin proponojn:

1, kontrui komunan hejmlandon, kie montriĝas solidareco kaj konfido unu al la alia;

2, konstrui komunan hejmlandon pacan kaj trankvilan;

3, konstrui komunan hejmlandon prosperan kaj evoluigan;

4, kontrui komunan hejmlandon kun amikeco kaj bona najbareco;

5, kontrui komunan hejmlandon justan kaj senpartiecan.

Xi akcentis, ke akorda kunago estas sukcesa sperto de ŜKO post ties longa irado, kaj nepra elekto por ke ŜKO povu, survoje de nova marŝado, respondi kaj adaptiĝi al novaj ŝanĝiĝoj. Xi diris, ke post la astana pintkunveno Ĉinio estos deĵoranta prezidanto de ŜKO, kaj Ĉinio volas kune kun la membrokompanoj kunlabori, kaj volas kune kun pli da landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj rekonas la “spiriton de Ŝanhajo”, kunmarŝi antaŭen, por ke la homa sortkomunumo estu pli brila kaj pli dezirata.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree