Xi: Ĉinio kaj Turkio devas antaŭenpuŝi pli grandan disvolviĝon de strategiaj kunlaboraj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2024-07-05 18:53:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Turkio devas antaŭenpuŝi pli grandan disvolviĝon de sia strategia kunlabora rilato.

Dum sia renkontiĝo kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan okaze de la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Astano, Xi diris, ke la du flankoj ankaŭ devas subteni unu la alian por protekto de siaj kerninteresoj, konstante solidigi politikan reciprokan konfidon kaj antaŭenigi altnivelan reciproke utilan kunlaboron.

Xi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Turkio konservis stabilan disvolvan impeton. Li aldonis, ke kiel ĉefaj evoluantaj landoj kaj membroj de la Tutmonda Sudo, Ĉinio kaj Turkio kunhavas larĝan konsenton pri respektiva nacia disvolvado kaj revigliĝo kaj pri subtenado de normaj internaciaj rilatoj.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Turkion sekvi disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj, instigas ambaŭ flankojn vastigi komercon, subtenas ĉinajn entreprenojn por pliigi investon en Turkio, antaŭenigas kunlaboron pri infrastrukturaj projektoj en orda maniero kaj kuraĝigas pli da ĉinaj civitanoj vojaĝi en Turkio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Turkio kunhavas samajn aŭ similajn opiniojn pri la palestina-israela konflikto, la ukraina krizo kaj aliaj aferoj, kaj devas teni proksiman komunikadon, aldonante, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kun Turkio ene de multflankaj kadroj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Grupo 20.

Erdogan diris, ke Turkio donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, senŝanceliĝe engaĝiĝas por antaŭenigi reciproke utilan kunlaboron en ĉiuj kampoj, firme aliĝas al la principo de unu Ĉinio kaj respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Li diris, ke oni esperas, ke la du flankoj plue akordigos la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolvaj strategioj de Turkio kaj vastigos kunlaboron en tiaj kampoj kiel ekonomio, komerco, infrastrukturo kaj pura energio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree