Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis plenfortan savadon kaj krizhelpan laboron por protekti la vivojn kaj posedaĵojn de homoj post rompiĝo de digo en la lago Dongting en la provinco Hunan, centra Ĉinio, kiu okazis vendrede posttagmeze.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio.
Vendrede posttagmeze, digo de la lago Dongting krevis en la urbeto Tuanzhou, la gubernio Huarong sub la urbo Yueyang de Hunan, kaŭzante inundojn en la regiono. Ĉiuj lokanoj trafitaj de la inundoj estis sekure evakuitaj.
Xi emfazis, ke de post kiam Ĉinio eniris la ĉefan inundsezonon, iuj regionoj en la lando spertis fortan pluvegon dum longa tempo, kaŭzante severan inundregadan situacion. La longedaŭra akvoerozio de riverdigoj povas rezultigi danĝerajn situaciojn, estigante gravajn riskojn kaj kaŝitajn danĝerojn. Li diris, ke koncernaj lokaj partiaj komitatoj, registaroj kaj departementoj devas rapide agadi kaj mobilizi fortojn por efektivigi inundpreventon, batalon kontraŭ katastrofo kaj krizokazan savadon. Li aldonis, ke ili devas plifortigi inspektojn de riverdigoj kaj rapide identigi kaj trakti eblajn riskojn por certigi sekurecon.