Okazaĵo pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Taĝikio en Duŝanbo
Qiujieming Publikigita: 2024-07-06 15:21:32

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazigis aktivadon de kultura interŝanĝo vendrede en la Nauruz-Palaco, Duŝanbo, la ĉefurbo de Taĝikio.

Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong diris en la malferma ceremonio, ke Ĉinio kaj Taĝikio dividas profundajn historiajn rilatojn devenantajn de la epoko de la Silka Vojo antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

Li diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo alportis novan viglecon al la antikvaj nacioj de la Silka Vojo, inkluzive de Taĝikio. La lastatempe subskribita kunlabora memorando inter ĈKG kaj la Taĝika Nacia Komitato pri Radio kaj Televido estas pruvo de la kreskanta partnereco inter la du landoj.

Sattoriyon Matlubahon Amonzoda, taĝika ministro pri kulturo, emfazis la gravecon de kulturaj interŝanĝoj, precipe de amaskomunikila kunlaboro, por plifortigi reciprokan konfidon kaj komprenon inter la du nacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree