Kial protekto de homaj rajtoj en Ĉinio ricevis aplaŭdon de UN
Yu Publikigita: 2024-07-06 16:14:18

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĵaŭde unuanime aprobis la raporton de Ĉinio kadre de la kvara Universala Perioda Revizio en laŭta aplaŭdo. Reprezentantoj de multaj landoj ankaŭ gratulis la ĉinan delegacion.

La Universala Perioda Revizio estas grava platformo de landoj por egala kaj malferma interŝanĝo, konstruema dialogo kaj kunlaboro pri homaj rajtoj en la kadro de UN. Ĉinio partoprenis en la unuaj tri revizioj en 2009, 2013 kaj 2018. Ekde la tria revizio, por plue plibonigi la protekton de homaj rajtoj, Ĉinio publikigis aŭ reviziis kelkajn leĝojn kaj akceptis la plej multajn proponojn el la kvara revizio kaj anoncis, ke ĝi alprenos 30 novajn rimedojn por protekti homajn rajtojn, kovrante kampojn de homa bonfarto, jura protekto de homaj rajtoj kaj internacia kunlaboro pri homaj rajtoj. Ĉiuj partioj unuanime taksis Ĉinion "malferma, honesta kaj efike organizita".

De multaj jaroj Ĉinio subtenas la rajton pri ekzistado kaj la rajton pri disvolviĝo kiel la unuajn kaj plej gravajn fundamentajn homrajtojn. De la elimino de absoluta malriĉeco kaj ĉiuflanka finkonstruiĝo de modere prospera socio ĝis la starigo de la plej grandaj sistemoj pri eduko, sociala sekureco kaj sanzorgo kaj 5G-reto de la mondo, la atingoj de Ĉinio en protekto de homaj rajtoj estas evidentaj por ĉiuj.

Ĉio estas por la popolo kaj ĉio dependas de la popolo. Homaj rajtoj estas ne privilegio por iuj, sed rajto, kiun ĉiuj havas egale. Tio estas aparte evidenta en Ĉinio kun multaj etnogrupoj. Etnaj minoritatoj ĝuas ne nur liberecon de kredo, sed ankaŭ la rajton uzi kaj disvolvi siajn proprajn lingvojn kaj skribojn.

Ĉiam estos pli bona maniero por protekto de homaj rajtoj. Nun Ĉinio klopodas antaŭenigi sian modernigo. Tio ne nur alportas efektivajn profitojn al la ĉina popolo kaj la mondo, sed ankaŭ riĉigas la disvolvan modelon de homaj rajtoj. La Universala Perioda Revizio de Ĉinio estas nur mejloŝtono sur la vojo al disvolvado de homaj rajtoj. Gravaj rakontoj pri homaj rajtoj estas plu skribitaj en Ĉinio. Daŭras ankaŭ la klopodoj de Ĉinio por antaŭenigo de la afero de homaj rajtoj en la mondo kune kun aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree