Xi: Ĉinio volas disvolvi ampleksan strategian kunlaboran partnerecon en nova epoko kun Taĝikio
Yu Publikigita: 2024-07-06 10:34:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede en Duŝanbo, ke Ĉinio volas disvolvi ampleksan strategian kunlaboran partnerecon en la nova epoko kun Taĝikio.

Xi faris la rimarkojn dum sia interparolo kun taĝika prezidento Emomali Rahmon, esprimante ĝojon refoje renkontiĝi kun sia malnova amiko prezidento Rahmon.

Xi diris, ke en la novaj cirkonstancoj, Ĉinio volas labori kun Taĝikio por disvolvi ampleksan strategian kunlaboran partnerecon en la nova epoko, kaj konstrui la ĉina-taĝikian komunumon kun komuna estonteco de pli alta deirpunkto. Li diris, ke Ĉinio restos firma en antaŭenigo de amikeco kaj reciprokprofita kunlaboro kun Taĝikio, kaj firme apogos Taĝikion sekvi disvolvan vojon, kiu taŭgas al ĝiaj naciaj kondiĉoj, firme subtenos la klopodojn de Taĝikio por protekto de sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco, kaj firme subtenos diversajn politikajn aranĝojn kaj disvolvajn rimedojn en Taĝikio prezentitajn de prezidento Rahmon. Li aldonis, ke Ĉinio firme oponas intervenon en la internajn aferojn de Taĝikio sub iu ajn ekskuzo de iu ajn ekstera forto. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, Ĉinio ĉiam estos fidinda amiko, fidinda partnero kaj intima frato de Taĝikio.

Rahmon diris, ke taĝika-ĉinaj rilatoj estas ekzempla modelo de internaciaj rilatoj inter nacioj. Ekde la nova epoko, sub la antaŭvida kaj saĝa gvidado de prezidanto Xi, Ĉinio faris grandajn disvolvajn atingojn, kiuj ne nur profitigis la ĉinan popolon, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la regiono kaj la mondo. Li aldonis, ke plifortigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio en la nova epoko estas prioritata politika direkto de Taĝikio, kaj ke la taĝika flanko firme observas la principon de unu Ĉinio, oponas ajnan formon de "tajvana sendependeco", kaj firme subtenas ĉiujn klopodojn faritajn de Ĉinio por protekti suverenecon kaj teritorian integrecon kaj realigi nacian reunuiĝon.

Post la interparoloj, la du gvidantoj ankaŭ kune renkontiĝis kun la gazetaro.

Xi diris, ke la du flankoj konsentis fokusiĝi al altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo, ĉiuflanke antaŭenigi la sinergion de disvolvaj strategioj de la du landoj kaj helpi unu la alian en modernigo. Li diris ankaŭ, ke la du landoj konsentis daŭrigi profundigon de konektebleca kunlaboro kaj subteni Taĝikion ekspluati pli da potencialo por akceli transitan transporton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree