"Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping", multlingva televidprogramo produktita de Ĉina Komunikila Grupo, ĵaŭde elsendiĝis per sia tria sezono en Taĝikio dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.
ĈKG okazigis la lanĉan ceremonion en Duŝanbo vendrede por anonci la elsendan horon de la programo en la amaskomunikilaj platformoj de Taĝikio.
Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong, taĝika ministro pri kulturo Matlubahon Sattoriyon, prezidanto de la Taĝika Nacia Komitato pri Radio kaj Televido Nuriddin Said, iama ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Rashid Alimov, kune kun aliaj gastoj, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladojn.