12a Monda Forumo pri Paco malfermiĝis en Pekino
Yu Publikigita: 2024-07-07 15:19:09

La 12a Monda Forumo pri Paco inaŭguriĝis sabate en Pekino, fokusiĝante al plibonigo de tutmonda sekureca regado.

Sub la temo Plibonigo de Tutmonda Sekureca Regado: Justeco, Unueco kaj Kunlaboro, la forumo estas ĉeestata de ĉirkaŭ 400 homoj, inkluzive de iamaj fremdlandaj politikaj altranguloj, diplomatiaj senditoj de diversaj landoj en Ĉinio, fakuloj kaj akademiuloj.

La forumo inkluzivas kvar plenajn sesiojn kaj pli ol dek grupajn sesiojn, liverante ŝancojn por profundaj diskutoj pri diversaj temoj, kiel diskonigo de la koncepto de paca evoluado, protekto de egaleco kaj justeco, rilatoj inter grandaj landoj, kaj regiona evoluado kaj kunlaboro.

“La nuna internacia situacio estas malkvieta, kaj la internacia sistemo alfrontas pliiĝantajn riskojn kaj defiojn,” diris Li Luming, prezidanto de Universitato Tsinghua kaj prezidanto de la Monda Forumo pri Paco, en la malferma ceremonio de la forumo.

La Monda Forumo pri Paco, iniciatita de Universitato Tsinghua kaj la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj en 2012, estas la unua altnivela forumo pri tutmonda sekureco okazigita de ĉinaj neregistaraj organizoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree