Xi gratulas Masoud Pezeshkian pro elektiĝo kiel irana prezidento
Qiujieming Publikigita: 2024-07-07 14:42:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis mesaĝon al Masoud Pezeshkian, gratulante lin pro elektiĝo kiel prezidento de Irano.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Irano havas longan historion de amikecaj interŝanĝoj, kaj dulandaj rilatoj konservis solidan kaj stabilan disvolviĝon post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ pli ol duonjarcento.

Xi diris, ke fronte al la kompleksa regiona kaj internacia situacio, Ĉinio kaj Irano ĉiam subtenis unu la alian kaj prizorgis unu la alian kiel pasaĝeroj en sama ŝipo, senĉese firmigante strategian reciprokan konfidon, senĉese antaŭenigante interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj konservante solidan komunikadon kaj kunordigon pri regionaj kaj internaciaj aferoj, kio ne nur profitigis la du popolojn, sed ankaŭ faris pozitivajn kontribuojn por antaŭenigi regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano, kaj volas labori kun Pezeshkian por gvidi la profundigon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree