Nova difino malfermas novajn perspektivojn por kunlaboro inter Ĉinio kaj Taĝikio
Yu Publikigita: 2024-07-07 16:19:46

Dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Taĝikio de ĵaŭdo ĝis sabato, la du flankoj anoncis la starigon de ampleksa strategia partnereco en la nova epoko kaj faris novajn planojn por konstrui ĉina-taĝikan komunumon kun komuna estonteco de pli alta deirpunkto.

De bona najbareco al strategia partnereco, de ampleksa strategia partnereco al ampleksa strategia partnereco en la nova epoko, la rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio senĉese faris "historiajn saltojn".

Sub la diplomatia gvidado de la ŝtatestroj de la du landoj, ĉina-taĝika kunlaboro atingis fruktdonajn rezultojn en diversaj kampoj. Taĝikio estis unu el la unuaj landoj kiuj aliĝis al la iniciato Zono kaj Vojo. Estis oficiale finkonstruitaj la nacia parlamentejo kaj registara domo sub la helpo de Ĉinio, kiuj fariĝis novaj landsignoj en Duŝanbo kaj novaj simboloj de ĉina-taĝika kunlaboro. La profundiĝo de praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Taĝikio alportis efektivajn avantaĝojn al popoloj de ambaŭ landoj.

Hodiaŭ, Ĉinio kaj Taĝikio ambaŭ troviĝas en grava periodo de nacia disvolviĝo kaj revigliĝo. Ĉinio vigle antaŭenigas sian modernigon, dum Taĝikio klopodas efektivigi sian nacian disvolvan strategion por 2030.

En la komuna deklaro de la du flankoj, la taĝika flanko reasertis sian devontigon al persisto en la principo de unu Ĉinio, dum la ĉina flanko, kiel antaŭe, promesis forte subteni la sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de Taĝikio. Xi diris: " Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, Ĉinio ĉiam estos fidinda amiko, fidinda partnero kaj intima frato de Taĝikio."

Ĉinio delonge estas la plej granda fonto de investo en Taĝikio kaj unu el ĝiaj plej gravaj komercaj partneroj. En 2023, la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Taĝikio atingis preskaŭ 4 miliardojn da usonaj dolaroj, starigante novan rekordon.

Nun pli elstariĝas la graveco plifortigi unuecon kaj kunlaboron en la internacia komunumo. Ĉinio kaj Taĝikio ambaŭ promesis, ke ili senĉese profundigos kontraŭterorisman kunlaboron, konservos landliman sekurecon kaj regionan stabilecon, kaj plifortigos komunikadon kaj kunlaboron ene de multflankaj mekanismoj. Tio kontribuos al paco kaj disvolviĝo de la mondo per la fortoj de Ĉinio kaj Taĝikio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree