Xi kaj Orban profunde interŝanĝas opiniojn pri ukraina krizo
Yu Publikigita: 2024-07-08 15:43:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun hungara ĉefministro Viktor Orban en Pekino, kaj la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la ukraina krizo.

Orban informis Xi pri siaj lastatempaj vizitoj al Ukrainio kaj Rusio. Prezidanto Xi esprimis aprezon pro la klopodoj de Orban por antaŭenigo de la politika solvado de la ukraina krizo kaj eksplikis koncernajn opiniojn kaj proponojn de Ĉinio.

Xi emfazis, ke frua batalhalto kaj politika solvo konformas al la interesoj de ĉiuj partioj, kaj ke la prioritato estas malvarmigi la situacion per observo de la tri principoj de neplivastigo de la batalkampo, neeskalado de batalo, kaj neventumo de iu ajn partio sur la flamoj.

Xi alvokis la internacian komunumon krei kondiĉojn kaj doni subtenon por la rekomenco de rekta dialogo kaj intertraktado inter la du flankoj, dirante, ke nur se ĉiuj grandaj landoj injektos pozitivan energion anstataŭ negativan, povas aperi batalhalto en ĉi tiu konflikto kiel eble plej baldaŭ.

"Ĉinio aktive antaŭenigas pacajn intertraktadojn laŭ sia maniero kaj instigas kaj subtenas ĉiujn klopodojn favorantajn al paca solvado de la krizo," li diris, aldonante, ke la bazaj proponoj de Ĉinio kaj Hungario kaj la direkto de iliaj klopodoj estas samaj, kaj Ĉinio volas subteni komunikadon kun Hungario kaj ĉiuj koncernaj partioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree