Ŝanhajo disdonis la unuan aron da rekonaj platoj por tute senstiristaj veturiloj en la Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto 2024, laŭ la oficiala Weibo-konto de la Ŝanhaja Pudong-a Nova Regiono.
Kvar atestitaj entreprenoj estas rajtigitaj por provi senhoman liveradon, detaladon, sanitaran kaj aliajn servojn en aprobitaj vojsekcioj. Civitanoj povas fari rezervojn por preni ĉi tiujn senstiristajn aŭtojn per la respondaj programoj.
Nun, ĉiuj senstiristaj veturiloj en la demonstra aplik-stadio en Ŝanhajo estas disponeblaj por senpagaj veturoj.
Post kiam ĉiu veturilo kuros almenaŭ 5 000 kilometrojn kaj la sekureco kaj fidindeco de funkciigaj sistemoj kaj pasaĝera transportado estos kontrolitaj, koncernaj fakoj faros finan taksadon al tiuj entreprenoj kaj veturiloj.