Xi sendas gratulan leteron al verda disvolva forumo de ŜKO-landoj
Pluveta Publikigita: 2024-07-08 16:11:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Verda Disvolva Forumo de Landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kiu malfermiĝis lunde en la marborda urbo Qingdao, Shandong-provinco, orienta Ĉinio.

En la letero, Xi diris, ke estas la konsento de la ŜKO-landoj protekti la medion kaj antaŭenigi verdan disvolviĝon. Li aldonis, ke Ĉinio, persistanta en la filozofio, ke puraj akvoj kaj verdaj montoj estas valoregaj riĉaĵoj, en la lastaj jaroj senŝanceliĝe serĉis modelon de sana disvolviĝo kun plibonigita produkto, pli alta vivnivelo kaj sanaj ekosistemoj, kondukante al rimarkindaj atingoj en konstruado de bela Ĉinio.

Xi diris, ke Ĉinio esperas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron en la kampo de verda disvolviĝo kun ĉiuj partioj per la forumo por akceli la daŭrigeblan ekonomian kaj socian disvolviĝon de ĉiuj landoj kaj antaŭenigi harmonian kunekziston inter homo kaj naturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree