Xi sendis gratulan mesaĝon al Kapu, nova ĝenerala gubernatoro de Salomonoj
Pluveta Publikigita: 2024-07-08 16:06:05

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon por nova epoko kun Salomonoj.

Xi faris la rimarkojn en gratula mesaĝo al David Tiva Kapu pro lia enoficiĝo kiel ĝenerala gubernatoro de Salomonoj.

Xi diris, ke ĉi-jare estas la kvina datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Salomonoj, kaj ke dum la lastaj kvin jaroj, la du landoj senĉese profundigis politikan reciprokan konfidon, atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro kaj firme subtenis unu la alian pri la demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kio profitigis ambaŭ popolojn.

Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj kaj pretas labori kun Kapu por antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon por nova epoko al pli altaj niveloj, por alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree