Ĉina kaj belorusa ministroj pri eksteraj aferoj interparolis en Pekino
Yu Publikigita: 2024-07-09 17:07:07

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi lunde interparolis kun belorusa ministro pri eksteraj aferoj Maksim Ryzhenkov en Pekino.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio volas labori kun Belorusio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigi la kontinuan profundigon kaj solidigon de la ĉina-belorusa ĉiuvetera ampleksa strategia partnereco.

Ĉinio volas preni la deĵorantan prezidantecon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kiel oportunon labori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi la Ŝanhajan Spiriton kaj konstrui komunan hejmon de la ŜKO en solidarecon kaj reciprokan konfidon, pacon kaj trankvilon, prosperon kaj disvolviĝon, bonan najbarecon kaj amikecon, kaj egalecon kaj justecon.

Ryzhenkov diris, ke Belorusio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj ke Ĉinio estas la unua lando, kiun li vizitis post sia enoficiĝo kiel ministro pri eksteraj aferoj. Li dankis Ĉinion pro subteno al Belorusio en aliĝo al la ŜKO. Li diris, ke Belorusio tre aprezas kaj plu profunde partoprenos la serion da tutmondaj iniciatoj proponitaj de Ĉinio, kaj persistas en la praktiko de multflankismo por kune trakti tutmondajn defiojn.

La du flankoj interŝanĝis ankaŭ opiniojn pri la ukraina krizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree