Ĉinio alvokas tuj fini armitan perforton en DRK
Yu Publikigita: 2024-07-09 20:01:16

Ĉina sendito lunde alvokis klopodojn por antaŭenigo de batalhalto kaj ĉesigo de perforto inter armitaj grupoj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK).

Geng Shuang, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), faris deklaron en informada kunveno de la Sekureca Konsilio pri la packonserva misio de la UN en DRK, emfazante la urĝecon trakti la konflikton en la lando.

"En la lasta monato, la nova registaro de DRK glate enoficiĝis, malfermante novan ĉapitron en la regado de la lando," Geng diris. "Ĉinio bonvenigas tion. Ni atendas, ke ĉiuj partioj en la lando unuiĝu kiel unu kaj akcelu nacian konstruadon kun la Nacia Agadplano de la registaro kiel la plano por atingi pacon kaj stabilecon."

Parolante pri la lastatempa perforto, Geng notis, "Nur en la lastaj tri monatoj, pli ol 500 civiluloj estis mortigitaj de armitaj grupoj, kaj 7,3 milionoj da homoj estis devigite delokitaj."

Li kondamnis la atakon kontraŭ ĉina kompanio troviĝanta en DRK la 3an de julio, kiu rezultigis plurajn mortojn kaj malaperojn de ĉinaj civitanoj. "Ĉinio forte kondamnas tian agon, kaj ni urĝas, ke la krimintoj estu tuj arestitaj kaj portu respondecojn laŭleĝe."

Geng instigis ĉiujn armitajn grupojn en la DRC "demeti armilojn kaj retiriĝi de okupitaj areoj tuj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree