Ĉinio refutas asertitan malvolontecon konsiliĝi kun EU pri tarifoj sur elektraj veturiloj
Yu Publikigita: 2024-07-09 16:49:19

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris lunde, ke la rimarkoj de oficialulo de la Eŭropa Unio (EU), kiuj aludas, ke Ĉinio ne serĉis konsiliĝon pri tarifoj sur elektraj veturiloj ĝis antaŭ nelonge malgraŭ la provoj de EU pri partopreno dum monatoj, estas "grave malkongruaj kun la faktoj".

“Ĉinio esprimis fortan oponon en duflankaj kaj multflankaj okazoj depost kiam EU komencis sian kontraŭsubvencian enketon al ĉinaj elektraj veturiloj en oktobro 2023,” diris proparolanto de la ministerio responde al amaskomunikila demando citanta rimarkojn de Jorge Toledo Albinana, ambasadoro de EU al Ĉinio.

La proparolanto citis duflankajn interŝanĝojn pri la afero per vizaĝ-al-vizaĝaj renkontiĝoj kaj leteroj inter la plej altaj gvidantoj kaj je ministraj niveloj dum la pasintaj monatoj.

La proparolanto diris, ke Ĉinio montris sian plej grandan sincerecon, kaj esperas, ke la eŭropa flanko faros komunajn klopodojn, montros sian sincerecon, antaŭenpuŝos la konsiliĝan procezon kaj atingos reciproke akcepteblan solvon kiel eble plej baldaŭ.

La proparolanto diris ankaŭ, ke Ĉinio firme oponas ajnajn unuflankajn kaj protektismajn praktikojn, kiuj politikigas aŭ armiligas komercajn demandojn, kaj ke responde al ajnaj agoj, kiuj misuzas la regulojn kaj subpremas Ĉinion, la lando prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti siajn proprajn interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree