Malfermiĝis 10-a Nishan-Forumo pri Mondaj Civilizacioj
Ĝoja Publikigita: 2024-07-10 20:16:31

Malfermiĝis la 10-a Nishan-Forumo pri Mondaj Civilizacioj merkrede en Qufu, orienta ĉina provinco Shandong. La dutaga forumo diskutos pri "Tradicia Kulturo kaj Moderna Civilizacio". La forumo estas nomata per Nishan-Monto, kiu estas konata kiel naskiĝloko de Konfuceo. Unu konfucea statuo alta de 72 metroj staras sur la Nishan-Monto, kie vizitantoj povas kompreni pli da scioj pri ĉina kulturo kaj Konfuceismo.

La unua Nishan-Forumo pri Mondaj Civilizacioj okazis en septembro de 2010, nun ĝi jam fariĝis grava platformo de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree