"Ĉina ekskuzo" ne povas realigi "azi-pacifikan revon" de NATO
Yu Publikigita: 2024-07-10 21:57:30

La pintkunveno de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) malfermiĝis en Vaŝingtono marde. Kompare kun la konferencoj de la lastaj tri jaroj, la tagordo de ĉi-jara pintkunveno tute ne estas nova: plifortigo de milita kapablo, helpo al Ukrainio kaj plano pri tutmondaj partnerecoj. En gazetara konferenco antaŭ la pintkonferenco, ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg diris, "Ni devas labori strikte kun partneroj en la hind-pacifika regiono por trakti landojn kiel Ĉinion." Ĉi tio estas vaste rigardata de amaskomunikiloj, ke NATO uzas Ĉinion kiel pretekston por realigi sian intencon interveni en la azi-pacifikan regionon kaj konservi la usonan hegemonion.

La internacia komunumo rimarkis, ke la "ĉina minaco" estis senbride propagandita en la pintkunvenoj de NATO en la lastaj jaroj sub la usona gvidado. La celo estas fari Ĉinion "imaga malamiko" kaj devigi landojn en la azi-pacifika regiono esti partiaj. Krome, Usono disvastigis la demandojn de la Suda Ĉina Maro kaj la Tajvana Markolo kaj la tiel nomatan "navigan liberecon" kune kun kelkaj landoj de NATO por instigi al konfrontiĝo inter la azi-pacifikaj landoj.

Ŝajnas, ke Usono faris oftajn agojn por krei la "azi-pacifikan version de NATO", tamen, NATO fakte ne povas starigi ĉirkaŭadon kontraŭ Ĉinio en Azio. Ĝi ankaŭ ne povas starigi la tiel nomatan novan sekurecan strukturon en la azi-pacifika regiono.

Unue, la plej multaj azi-pacifikaj landoj ne bonvenigas nek akceptas NATO. Usono rigardas NATO kiel strategian ilon por konservi sian hegemonion. Tamen, la plej multaj azi-pacifikaj landoj malakceptas la hegemonion. Ili ne akceptos NATO, kiu trudas hegemonion al la azi-pacifika regiono.

Due, ene de NATO, pluraj membroj bojkotas la "azi-pacifikan version de MATO". Tio montras, ke la truddevigo de Usono al ĝiaj aliancanoj pro ĝiaj propraj strategiaj interesoj certe estigos pli larĝan fendon ene de NATO.

Kvankam NATO faras ĉion eblan por propagandi "ĉinan minacon", la plej multaj membroj konservas stabilajn rilatojn kun Ĉinio. Ankaŭ plej multaj landoj en la azi-pacifika regiono rigardas Ĉinion kiel ankron por stabileco kaj prospero en la regiono kaj tutmonde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree