Ĉinio brakumos mondon per malfermitaj brakoj
Yu Publikigita: 2024-07-10 21:46:21

Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris marde, ke Ĉinio plu brakumos la mondon per malfermitaj brakoj, injektos novan energion en la mondon per sia disvolviĝo kaj kreos pli da viveco kaj entuziasmo por interpopolaj interŝanĝoj.

Ĉinio lastatempe fariĝis tre populara celloko de alilandaj turistoj. Multaj afiŝis siajn spertojn en sociaj retejoj. Ciferoj montras, ke "ĉina vojaĝo" fariĝis plej furoraj serĉvortoj en multaj tutmondaj platformoj de sociaj retejoj.

"Ni tre ĝojas vidi la popularecon de Ĉinio kiel turisma celo de alilandaj vizitantoj," diris proparolanto Lin Jian en gazetara konferenco responde al rilata demando.

Lin diris, ke registaraj ciferoj montras, ke en la unua duono de la kuranta jaro, Ĉinio akceptis preskaŭ 14,64 milionojn da alilandaj vojaĝantoj, pli multe je 152,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. El tiuj, pli ol 8,54 milionoj eniris Ĉinion senvize, je 190,1% pli multe kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Li aldonis, ke pli kaj pli multaj landoj profitas de la vizolibera politiko kaj Ĉinio adoptas pli da rimedoj por faciligi translandan vojaĝon, tial "laŭkaprica vojaĝo" al Ĉinio fariĝas realo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree